Benutzer-Werkzeuge

Webseiten-Werkzeuge


org:magdanz_e

Magdanz, Erich (1911 - 2006)

1911 Potsdam - 20. November 2006 Bad Alexandersbad

Er lernte 1923 Esperanto bei dem Vater des bekannten Berliner Esperantisten Werner Heinrich. Er nahm an Cseh Kursen teil und war Mitglied von SAT.

1935/36 wurde er mehrfach verhaftet. Das Kriegsende erlebte er als Kriegsgefangener der USA in Frankreich.

Er trat 1947 der SED bei, wurde aber bald wegen Abweichlertum ausgeschlossen. Seine Post wurde überwacht. 1952 siedelte er in die westlichen Sektoren von Berlin um.

über das Haus

Nekrolog

Forpasis nia granda mecenato Erich Magdanz

Ni nur nun eksciis, ke la 20an de novembro 2006 forpasis Erich Magdanz, eks-berlinano, donacinto de la Esperanto-domo Michendorf, en sia domo en Bad Alexandersbad (Bavario), en la aĝo de 95 jaroj. Erich Magdanz naskiĝis en Potsdam en 1911. Instigite de lia patro, li en 1923 eklernis Esperanton ĉe la muzikinstruisto Heinrich, patro de la konata berlina Esperantisto Werner Heinrich. Fine de la dudekaj jaroj li konatiĝis kun pluraj aliaj esperantistoj, pliperfektiĝis en la lingvo per Cseh-kurso, iĝis SAT-membro kaj komencis korespondadon kun eksterlandaj samideanoj. Elektinte la profesion de aŭtomobil-konstruisto, li krome kleriĝis en matematiko, stenografio kaj teknika desegnado. Li lernis la gitar- kaj mandolinludadon kaj fariĝis aktiva ĥorkantisto. En 1935/36 li estis plurfoje arestita pro suspekto de kontraŭleĝaj kontaktoj al eksterlando. La militfinon li travivis kiel usona militkaptito en Francio. En 1947 Erich Magdanz aliĝis al SED, sed jam post kelkaj monatoj estis eksigita pro nekonformeco. Sekvis daŭra kontrolado de liaj korespondaĵoj kaj pluraj arestoj. En 1952 li translokiĝis al Okcidenta Berlino, kie li laboris kiel evolu-inĝeniero en granda firmao. Dum la sekvaj jardekoj li kun sia edzino Ruth daŭre aktivis en la Esperanto-movado. Komence de la 1990aj jaroj li sukcese lanĉis monkolektadon por malriĉaj rusaj esperantistoj kaj mem flugis al Moskvo por transdoni la monon. Entuziasmiĝinte pri la ideo de la „Eŭropa Domo“, li en la sekvantaj jaroj ellaboris multpunktan proponaron, kiel plibonigi pere de Esperanto la rilatojn inter la eŭropaj nacioj kaj pozitive influi la politikon kaj ekonomion. Tiu ci ellaboraĵo bedaŭrinde trovis nur malfortan eĥon. En 1996 lia domo en Potsdam-Michendorf dum solena festo estis transdonita al la esperantistoj. La plano de Erich, plukonstruigi la domon al granda internacia renkontiĝejo, ne povis plene efektiviĝi. En 1998 li invitis aron da berlinaj kaj potsdamaj esperantistoj al „vivadiaŭa festo“ en Bad Alexandersbad. Apud la estonta tombo de la geedzoj okazis ceremonio, kies programon li detale fiksis. Grandanime li pagis al la kun-festantoj ĉiujn kostojn de vojaĝo kaj restado. Erich Magdanz, kiu nur malofte emis paroli pri sia eventoriĉa vivo, ĉar laŭ li „la estonteco estas pli grava ol la pasinteco“, tamen plurfoje rakontis, kiel ĉe tute hazarda renkontiĝo li havis la okazon informi la faman Albert Einstein pri Esperanto.

Gerd Bussing im Berlina Informilo 2007/3

org/magdanz_e.txt · Zuletzt geändert: 2015/03/21 18:17 von roland