Benutzer-Werkzeuge

Webseiten-Werkzeuge


dok:parkoj1935

Parkoj kaj Ĝardenoj de Berlino

de Brian Price-Heywood, Berlino, Germanujo

en Scienca Gazeto - Dumonata revuo popularscienca pri diversaj temoj

4-a Jaro N-ro 23 SEPTEMBRO-OKTOBRO 1935

Eble kelkaj el la legantoj de Scienca Gazeto memoras mian pli fruan artikolon pri anglaj ĝardenoj. Dum tuta jaro mi estas nun loĝinta en Berlino kaj tial volas diri kelkajn vortojn pri miaj ĉi-tieaj impresoj kaj pri la diferenco inter la du naciaj »skoloj« de ĝardenkulturo, angla kaj germana.

La unua kaj plej frapa diferenco estas la multeco de arboj ĉi tie. Ĉe ni (en Anglujo) arboj estas uzataj por krei kelkan diversecon en la pejzaĝo, por nobligi iun verdegan paŝtejon, por »sonigi fortan tonon« meze de sune dolĉaj herbejoj, por ke ili aperu kiel oazo en ĝenerale senarba lando. Ĉi tie la arbo estas la centra punkto de la tuto, Sen arboj ne povas ekzisti bela ĝardeno aŭ parko. La germanoj amas arbojn preskaŭ pli ol florojn. Se ili faras piedekskurson por ĝui freŝan aeron, ili elserĉas ne kamparon, sed arbaron. Pri arbaroj temas la plej belaj germanaj poemoj; en arbaroj sin trovas la plej idiliaj germanaj plenaerkafejoj, sunbanejoj, resanigejoj, »arbarlernejoj«. Frumatene oni kuras tra la arbaro; tagmeze oni piknikas tie duonnude; vespere oni amindumas tie.

Ĉirkaŭ Berlino estas efektive senfinaj arbaroj kaj lagoj.Ili konsistas plejparte el ruĝtrunkaj pinoj (pinus sylvestris) arte plantitaj antaŭ kvindeko aŭ pli da jaroj. Ili kreskas tre rekte, kaj la trunkoj utilas por fostoj; sed la estetika efiko estas multe malpli plaĉa ol tiu de foliarbaroj. Plue, birdoj kaj floroj ne povas bone vivi en ilia troa ombro kaj tromalrapide putranta humo, Kie estas foliarbaroj, ili konsistas el betuloj, blankaj poploj, kverkoj (nur izolaj), karpinoj, fagoj, tilioj, salikoj, ktp. kun subkreskaĵaro el aveloj, kornusoj, framboj, ktp. Rimarkinde estas. ke unu arbo tre ofta ĉe ni, la ilekso ruĝbera, tute mankas ĉi tie. Estas tre multe da sovaĝaj bestoj en la arbaroj, eĉ tute proksime al la urbego. La ruĝa sciuro estas multnombre trovebla ĉie, kaj ĝi estas tre sentima. La pego estas bonkonata de ĉiu; ofte ĝi tamburas sekan branĉon tuj super la kapoen antaŭurba ĝardeneto! Cervoj de pluraj specoj flugkuras inter la nudaj trunkoj de la pinoj. Buteoj cirklas alte super la domoj; cikonioj nestas en kamentuboj; belegaj fringoj manĝas el onia manoen la parkoj; najtingaloj kantas en laboristaj parceloj, Kelkloke eĉ aproj kaj prabovoj estas videblaj al la semajnfina ekskursanto. Kaj sur senfina ĉeno da sonĝantaj lagoj kaj lagegoj, kiu ĉirkaŭas Berlinon, estas lagmevoj, ardeoj, ktp. Je distanco de kelkaj kilometroj de Potsdamer-Placo oni povas imagi sin for en netuŝita praarbaro.

Kaj la plej mirinda fakto pri tiuj ĉi arbaroj estas tio, ke ili ĉiuj apartenas por ĉiam aŭ al la ŝtato aŭ al la urbo. Ili do ne povos esti surkonstruataj aŭ industrie makulataj, eĉ en la plej fora estonto. Kaj ĉiu berlinano ĝuas la eblecon sin refresigi piede aŭ bicikle en la plej vasta urba parko de Eŭropo. Se nur aliaj landoj imitus tion kaj ĉirkaŭ- igus siajn urbegojn per tia verda zono!

La granda plejmulto de la berlinanoj loĝas en luitaj ĉambroj aŭ apartamentoj en tri- ĝis kvinetaĝaj domegoj. Tial ĝenerale mankas la domĝardeno, kiu varmigas la koron de ĉiu anglo. Sed ne malproksime de la industriaj kvartaloj estas multege da parceloj, kie malriĉaj laboristoj kaj oficistoj kulturas siajn fruktojn kaj legomojn, kaj kie ili ĝuas freŝan aeron semajnfine kaj vespere. Grandega areo konsistas el tiaj parceoj; kaj kvankam la grundo mem ne estas fruktodona, tamen la ĝardenetistoj diligentege sterkas, sarkas kaj akvumas ĝin, ĝis ĝi produktas nekredeblan kvanton da ĉerizoj (speciale »moreloj«, Prunus cerasus), fragoj, persikoj, tomatoj, kaj aliaj postulemaj fruktoj. Sur preskaŭ ĉiu parcelo staras eta kabano el ligno, en kiu la familio ne nur tetrinkas somervespere, sed ankaŭ ofte loĝas dum ferioj, kaj kelkokaze (speciale ĉe senlaborulo) dum la tuta jaro. En tiu maniero do la urbegano retenas sian ligon kun la naturo. Plue, en la plej multaj domegoj de Berlino, kie sin trovas la du- aŭ triĉambraj apartamentoj de la burĝaro, troviĝas en la centro de la konstruajo peco da razeno kaj kelke da tilioj. Sur fenestrosojlo ofte ridetas kesto da pelargonioj, petunioj, kaj similaj ’somer floroj’,

Kie nur estas eble, la germano enkondukas la naturon en sian urban vivon: li estas ja enkore kamparano kaj loĝas en urbo nur pro neceso. Preskaŭ ĉiu strato, eĉ la plej malbonfama kaj malŝatata, kiel Ackerstrasse, enhavas arbojn, eĉ florantajn, kiel ekzemple laburno, kratago, siringo. Printempe la antaŭurboj estas plenaj de flava forsitio, kaj nun floras tutaj heĝoj da Rosa rugosa, kaj ĉie odoras de filadelfo. La plej multaj stacioj de la Urba Fervojaro havas bedojn, kie floras laŭsezone Viola tricolor, tropeoloj, k. s. Je granda festotempo oni ornamas la dompordojn, peronojn de la stacidomoj, butikfenestrojn, per diversaj arbobranĉoj: kristnaske oni uzas abion, paske salik- »katetojn«, pentekoste betulojn.

Eble la plej granda diferenco inter tipe angla kaj tipe germana ĝardeno estas tio, ke en Anglujo ni kulturas en ĝardeno ĉefe plantojn, kiuj bele floras. Tio rilatas speciale al la antaŭdoma ĝardeno. Sed tie ĉi oni donas la plej grandan atenton al fruktarboj kaj legomoj, kiel brasiko kaj laktukoj, kio donas al la ĝardeno la aspekton de komerca kulturejo. Kompreneble kelkaj florplantoj kreskas inter la utilaj plantoĵ, kiel iridoj, rozarbetoj kaj unuĵaraj plantoj (Tropaeoleum maius kaj T. minus, Calendula, ktp.), sed ili ĝenerale ne estas ordigitaj en aparaĵ lokoj, sed kreskas miksite inter la legomoj, aŭ kiel rando de legombedo. Herbrazeno ludas malpli grandan rolon ol en Brituĵo pro la malpli taŭga klimato.

Berlino estas vintre treege malvarma kaj somere forne varmega. Antaŭ du tagoj ni havis temperaturon de 35° en Berlino, 38° en Breslau. Tio estas pli ol la kutima temperaturo en tropika lando dum junio. Kaj ne ofte pluvas somere, la atmosfero estas do treege seka. Pro tio herbo ne kreskas tre bone. Oni ĝenerale semas ordinaran arbarherbon, kiu estas sufiĉe maldelikata kaj ne forte verda. La pli delikataj velurecaj specoj (Festucaovina kaj Poa pratensis), kiujn ni uzas por niaj belegaj golfrazenoj en Anglujo, certe velkus tie ĉi. Pro la sama kaŭzo la urba registaro ne permesas sidi aŭ kuŝi sur razeno en la berlinaj parkoj. ĉar tio forfrotus ĝin.

Sendube la plej populara planto en Germanujo estas la kakto. Specoj de Opuntia, Cereus, Mammularia, Euphorbia, k. s. estas videblaj en preskaŭ ĉiu dua fenestro, ofte sur stranga breteto el brile lakita ligno. Oni konsideras la neordinarajn formojn de ĉi tiuj plantoj iel modernaj. Kaj ili kreskas sen troa prizorgo.

La plej agrabla loĝdistrikto de Berlino estas nomata Grŭnewald, ĉar ĝi apudas la multajn kilometrojn ampleksan arbaron kun sama nomo. Tie iras serpentantaj vojoj inter privataj parkoj idilie priplantitaj de arbegoj ĉiaspecaj, kaj ofte lavataj de trankvilaj lagoj. Tie loĝas multaj el la pli riĉaj berlinanoj en siaj pompaj vilaoj; sed iliaj ĝardenoj, kvankam grandaj, tamen ne montras la forabundon de samgrandaj britaj ĝardenoj. Ili estas priplantitaj ĉefe de ombraj arboj; kaj tion oni povas kompreni, se oni travivis la varmegon de berlina somero.

Tenisejoj ne estas el herbo, sed el malpli bela (sed sendube pli praktika kaj pli ludrapida) gruzo. Mankas rokĝardenoj, kaj tiuj ĉirkaŭmuritaj ĝardenoj, kiuj estas la ĉefa ĉarmo de tipe angla bieno kaj devenas de la monaĥiaj ĝardenoj de la mezepoko. Ne tre plaĉe efikas la bedoj de kunpremitaj trikolor- violoj en »krianta« flavo aŭ purpuro. Kelkaj arboj ĝeneralaj ĉe ni, k. e. araŭkario, cedro, tute mankas en Berlino.

La berlina botanika parko estai iom senreviga por iu, kiu vidis la parkon de Kew apud Londono. Ĉiu planto estas aranĝita laŭ sia natura hejmo: t. e. plantoj el Kaŭkazo kune en unu grupo, plantoj el la brandenburga marĉebenaĵo ĉiuj kune, plantoj el tropika afriko ĉiuj kune en unu domego, ktp. Tio estas utila por la studanto, sed ĝi donas al la parko nekontinuan aspekton. Kompreneble troviĝas tie ankaŭ fakoj, kie la plantoj estas aranĝitaj sisterme, laŭ familioj. Sed la parko estas nedireble malpli riĉa je enhavo ol Kew, ne havas ties gigantajn solstarantajn arbojn ducentjarajn (ĉar la berlina botanika parko estis antaŭ nur ĉirkaŭ kvindek jaroj translokata e! pli centra situo), bezonas pli multe da flegado kaj pli multe da koloro kaj pli modernajn vitrodomojn. Kaj ĝi estas relative malmulte konata kaj vizitata de la berlinanoj. Ankaŭ laŭdon oni ne povas doni al la florekspozicioj de Berlino, kiuj estas tre primimitivaj kaj neevoluigitaj. Tute mankas io simila al la ĉiujara Chelsea Show en Londono. La ekspozicio de somerfloroj memorigas pli pri popola foiro ol florekspozicio, ĉar la malmultaj pelargonioj, ageratoj kaj kanaoj (cetere tre mizeraj neinteresaj specoj) estas tute superŝutataj de la butikoj por kuiriloj kaj biero, miniatura fervojo, ktp.; kaj neniu observas la florojn.

Tamen oni ne povas ne laŭdi la laboremon, kiu faris el la sennutra flava sablodela brandenburga provinco fruktodonan grundon, ĉefe per ripetata aldonado de torfo, foje per alporto de argila grundo de alia distrikto. Granda persisto estas necesa por efektivigi tion. Berlinaj fragoj, ĉerizoj kaj eĉ rozoj (!) ne estas supereblaj. Vidante la malbelecon de la berlina arkitekturo, oni almenaŭ penis kovri tiun difekton per kreo de ambiciaj kaj plaĉaj parkoj kaj ĝardenoj.

Die Esperanto-Wikipedia hat einen Artikel über ihn:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Brian_Price-Heywood Acht seiner bekannteren Esperanto-Gedichte sind auf dieser der Esperanto-Poesie gewidmeten Website wiederveröffentlicht: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/dekdu/heywood/

dok/parkoj1935.txt · Zuletzt geändert: 2015/03/16 07:38 von 82.113.106.177